Pagina:Esperanto ossia la piu pratica delle lingue internazionali.pdf/41

Da Wikisource.

31

sin mem en atako de malprudento (in un accesso di follia); la patro elfalis el fenestro de tria etago kaj mortigis (restò morto); la patrino estis mortigita de sia propra servantino.

* * *


«En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ce ni.... Tie nur je l’vespero, kiam la suno estis subirinta, ili (la homoj) revivigis. Estis efektiva plezuro gin vidi.... Sur ciuj balkonoj en la strato (kaj en la varmaj landoj ciu fenestro havas balkonon) sin montris homoj, car aeron oni bezonas, se oni ec kutimis esti bruligata de l’suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj, ciuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj segoj estis elportataj, lumo brulis cie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kai la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris...tin-tin-tin — car ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l’strato bruis, la sonoriloj de l’pregejoj sonoris, - per unu vorto, vivo kaj movado regis malsupre sur la strato».

(Dal «mirrakonto» - fiaba - «La ombro» dell’Andersen, traduz. Dr. Esperanto nel «Dua Libro»).

«Marianno. — Se mi vekigas, mi auskultas, cu la frato jam sin levis; se nenio sin movas, tuj mi elsaltas el la lito en la kuirejon, ekbruligas la fajron, ke la akvobolas super la randon, gis la servantino sin levas, kaj li havas la kafon kiam li malfermas la okulojn. Kaj poste mi sidigas kal faras strumpojn (calze) por mia frato kaj havas penon kaj almezuras ilin al li dek fojojn, cu ili estas sufice longaj, cu ili bone kusas (se siano ben aderenti, attillate), cu la piedo ne estas tro mallonga, ke li ofte farigas malpacienca....»

. . . .

«Vilhelmo. – Estas por mi mira sentajo, se mi iras nokte tra l’urbo. Kiel de la taga laboro cio parte ripozas, parte rapidas al ripozo, kaj oni nur vidas en movado la laboremon de l’malgranda industrio! Mi gojis je unu